Aĉetkondiĉoj

Kontraktantoj

Kontraktantoj estas unuflanke la abonanto (uzanto), aliflanke la firmao GrammarSoft ApS (liveranto). En kelkaj tekstoj kaj retpoŝtoj GrammarSoft uzas la markonomon GramTrans.

Pagado kaj kreditkartoj

Pagoj normale realiĝas pere de PayPal. Eblas pagi per kreditkarto, sed nur tra la kreditkarto-solvo de PayPal mem. La fakturosumo nur foriras de la PayPal-konto aŭ de la kreditkarto de la kliento post kiam tiu konfirmis la aĉeton kaj ĝiajn kondiĉojn per fina musoklako. Post tio la aĉeto estas jure valida, kaj la kliento estas devigita zorgi pri sufiĉa enhavo en sia PayPal-konto. Aldone al la unua pago, PayPal ankaŭ prizorgas la jaran aŭ duonjaran abonorenovigon. Por ĉiu transakcio la kliento ricevas kvitancon de GrammarSoft.

Eblas nuligi la abonon je la fino de abonperiode, do je la dato, kiam ĝi normal renoviĝus, aŭ rekte tra PayPal aŭ per skriba mesaĝo (retpoŝto) al support@gramtrans.com. Nur eblas nuligi plenajn periodojn, do ne eblas rehavi parte uzitajn periodojn.

Prezoj

La prezoj trobeblaj en la hejmpaĝo estas duon- aŭ tutjaraj abonprezoj. Sen ĝustatempa nuligo abonoj renoviĝas aŭtomate. Ĉiuj prezoj enhavas 25% da dana AVI.

Por firmaoj kaj institucioj havablas plurrabatoj kaj grupabonoj. Eventuale kontaktu sales@gramtrans.com.

Livero

Lingvohelpilo uzeblas rekte tra la hejmpaĝo de la servo (lingvohelpilo.visl.dk) aŭ kiel aldonaĵo (plug-in) en via retumilo, sed ankaŭ eblas uzi ĝin integrite en programoj kiel MS Word aŭ Google Docs. La servo aŭtomate aktiviĝas kaj estas alirebla tuj post ricevo de la pago.

Nuligo de mendo

Mendoj de privataj individuoj havas 14-tagan nuligo-eblecon. Tiu rajto tamen forfalas, kiam la kliento ekuzas la servon. La nuligo-ebleco ne validas por firmaoj kaj aliaj komercoj aŭ instituciaj klientoj.

Reklamacioj kaj Respondecoj

Niaj korektiloj estas aktive kaj daŭre prizorgataj, kaj funkcias stabile kaj fidinde. Tamen, temas pli tre kompleksa softvaro depende de alservila retkonekto, kaj ne eblas tute malhavi programerarojn, misfunkciojn kaj nerespondojn. Tial GrammarSoft ne povas garantii 100%-an atingeblon kaj senerarecon, kaj la uzo de la softvaro okazas proprariske kaj sen kompensodevoj flanke de GrammarSoft.

Eventualaj plendoj devas esti raportitaj plej malfrue 8 tagojn post la malkovro de problemo aŭ la ricevo de fakturo. al support@gramtrans.com. Kaze ke eblas respondecigi GrammarSoft, ajna kompenso estas limigita al rektaj perdoj, kun eksplicita ekskludo de sekvodamaĝoj aŭ nerektaj perdoj (ekz. vendo- aŭ enspezoperdoj de la kliento etc.). Same ne eblas respondecigi GrammarSoft rilate al klientinterkonsentoj aŭ kontraktoj kun tria partio.

Ekskludo de respondeco kaj kompensoj

Ĉiuj servoj kaj la retpaĝo ofertiĝas sen ajna garantio. GrammarSoft kaj ĝiaj subliverantoj kaj licensdonantoj ne donas ajnajn garantiojn, nek eksplicitajn nek implicitajn, kaj rifutas ĉiun kompensodevon, i.a. rilate al senerareco, taŭgeco aŭ kopirajtaj problemoj kun uzantotekstoj. Tio validas kaj por abonantoj, nepagantaj uzantoj kaj eventualaj triaj partioj. Nek GrammarSoft nek ties posedantoj aŭ subliverantoj promesas senerarajn korektoj aŭ seninterrompan servon. Uzantoj devas konscii, ke interrompoj aŭ aliaj teknikaj problemoj povas okazi ajnatempe.

Ekskludo de kompensodevo

En neniuj kondiĉoj, sendepende de juraj konteksto, tradicio aŭ loko, eblas respondecigi kaj kompensigi GrammarSoft aŭ ties posedantojn kaj subliverantoj rilate la enhavon de aĉet-/abon-/licens-kontrakto aŭ la softvaron/servon ĝenerale. Tiel ekskludiĝas ajnaj komponsodevoj, i.a. pri (i) rektaj aŭ nerektaj damaĝoj kun rilato al la servo, (ii) elspezoj aŭ perdoj kun rilato al la uzado de la servo, (iii) servointerrompoj kaj datenperdo, aŭ (iv) tropagoj rilate al la abonkontrakto. GrammarSoft ne respondecas kaj ne kompensigeblas pri ne-liverado aŭ malfruiĝoj, kiuj estas ekster ĝia kontrolo. La supre dirita limigiĝas nur kie ekzistas konfliktoj kun aktuale validaj leĝoj.

Force Majeure

Rilate vendado, abonado, liverado kaj uzado ekzistas rezervado de Force Majeur (ekz. elektrokrizo, milito, naturkatastrofoj, strikoj, bruliĝoj, detruo de produk-rilataj hardvaro aŭ softvaro aŭ infrastrukturo). Kaze de Force Majeure GrammarSoft rajtas aŭ nuligi aĉeton/abonon aŭ realigi ĝin post kiam kondiĉoj denove permesas tion. Ne eblas respondecigi aŭ kompensigi GrammarSoft pri perdoj kaj damaĝoj, kiujn kliento suferas en situacio de Force Majeure.

Kopirajto kaj aliaj rajtoj

Kun la escepto de kio estas funkcia kaj eksplicita parto de la abonita servo, oni ne rajtas sen antaŭa skriba interkonsento multobligi, pludoni, publikigi, distribui aŭ prezenti materialojn bazitajn sur la servo. Ĉiuj tekstoj, programkodo, bildmaterialo kaj grafikoj, same kiel lingvaj resursoj alireblaj tra la hejmpaĝo de la servo, estas kopirajte protektita posedaĵo de GrammarSoft aŭ ĝiaj posedantoj aŭ liverantoj.

Uzkondiĉoj

Sen antaŭa skriba interkonsento kun GrammarSoft jenaj uzoj ne estas permesitaj:

  • Aŭtomatigita uzo: Ĉiuj interagoj kun la programo devas esti per-homaj, kaj oni ne rajtas uzi ĝin pere de robotprogramoj.
  • Plurabonoj: Kun escepto de aparta interkonsento, ĉiu persono/uzanto devas havi sian propran uzantokonton, kaj ensalutnomoj kaj pasvortoj estas strikte personaj (ne pludoneblaj al aliaj). La punpago en kazo de misuzo estas 4000,- DKK, krom se ĝeneralaj reguloj postulas pli altan sumon.

Datenprotektado

GrammarSoft konservas certajn informoj por statistikaj celoj kaj por optimumigi kaj pluevoluigi la servon.

  • Via teksto
  • Korektoj
  • IP-adreso de la uzanto
  • Ekzakta tempo de la korektado

Krome, laŭ dana leĝo, ne devas por ĉiu vendo konservi certajn bazaj uzantoinformojn, i.a. nomon, retpoŝtan kontakton kaj - por komercaj uzantoj - paperpoŝtan adreson.

Google, Microsoft, Adobe kaj aliaj interfacoj, aldonaĵoj kaj etendaĵoj por retumiloj

Diversaj aldonaĵoj kaj etendaĵoj de ekz. Google Docs, Microsoft Word, Microsoft Outlook aŭ Adobe InDesign povas eventuale ĉerpi uzantodatenojn el niaj servoj, sed tiaj informoj neniel pluiras al GrammarSoft kaj ties servoj. La diversaj interfacoj uzas uzantoinformojn sole por detekti la lingvon de la uzanto.

El la tuta teksto prilaborita ni nur konservas nur tiujn partojn, kiujn la uzanto markis kiel korektendaj, sen informoj pri kie ili troviĝis en la tutteksto, tiel ke ne eblus rekonstrui tuttekston el la partoj.

Konfidenceco

Se viaj tekstoj estas konfidencaj aŭ enhavas protektendajn personinformojn, vi povas aktivigi la menupunkton "konfidenco" en la agordoj. Se vi bezonas aparte altan nivelon de konfidenco aŭ datensekureco pro aliaj kialoj, kontaktu nin por trovi individuan solvon.

Rezervoj

Rezervoj ekzistas rilate pres- kaj aspektigo-erarojn, kaj povas okazi ŝanĝoj de prezoj kaj produkt-specifaĵoj.

GrammarSoft

GrammarSoft estas malgranda dana lingvoteknologio-firmao, fondita en 2000. Krom kontrolado de literumo, gramatiko kaj komoj ni ofertas maŝintradukadon, aŭtomatan tekstanalizon kaj lingvoteknologiajn ilojn kaj materialojn, ekz. parsilojn, gramatikojn, komputil-legeblajn vortarojn kaj etikedigitajn tekstkolektojn (korpusojn). Ĉiuj produktoj baziĝas sur aktualaj esplorrezultoj en la fako de komputillingvistiko.

CVR 24231992
support@gramtrans.com

Bv. atendi, la programo laboras