Facila Esperanto-gramatiko - eĉ pli facile!
Lingvohelpilo helpas al vi majstri la akuzativon kaj elekti la ĝustajn vortojn, afiksojn kaj finaĵojn.
Lingvohelpilo
Ortografia kaj gramatika kontrolilo kaj helpilo por Esperanto – facila, efika kaj agordebla!Lingvohelpilo ne nur trovas tajperarojn kaj falsajn amikojn. Ĝi ankaŭ helpas al vi majstri la akuzativon kaj elekti la ĝustajn vortojn, afiksojn kaj finaĵojn.
Krome, Lingvohelpilo havas pedagogian aspekton. Malsame al aliaj kontroliloj, ĝi “komprenas” vian tekston, analizante la strukturon de vortoj kaj frazoj. Tiel ĝi povas rekoni, pri kiu speco de eraro temas, kaj doni pedagogiajn klarigojn kaj ekzemplojn por dekoj da malsamaj erartipoj.
Eblas uzi Lingvohelpilon rekte en reta interfaco, sed ankaŭ kun Word, Google Docs kaj Outlook. Ne gravas ĉu vi uzas teko- aŭ platkomputilon, kaj ĝi ankaŭ funkcias kun poŝtelefonoj.
Lingvohelpilo estas senkosta, ĉu kun aŭ sen ensaluto. Kun persona uzantokonto vi havas aliron al personaj agordoj kaj uzantovortaro. Vi povas ekz. ignori malcertajn erarojn aŭ elekti nur marki akuzativajn erarojn.
La nova eldono de Lingvohelpilo estas financata de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj realigata uzante tekst-kontrolilan softvaron de GrammarSoft.
Pri Lingvohelpilo
La Lingvohelpilo-2 projekto proponas novan, plibonigitan kaj modernigitan version de la libere alirebla esperanta literum- kaj gramatikkontrolilo Lingvohelpilo, kies origina versio estis ellaborita inter 2007 kaj 2009. La nova, reverkita kaj plibonigita versio funkcias ne nur en retinterfaco, sed ankaŭ rekte en Word, Google Docs kaj Outlook, sur diversaj komputiltipoj (inkl. tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj) kun malsamaj operaciaj sistemoj. Por tion realigi, ni adaptas ekzistantan profesian lingvokontrolsistemon (RetMig de GrammarSoft), kiu agordas kun la pedagogiaj aspektoj de Lingvohelpilo, kiel ekz. klasifikado de erartipoj kaj la uzo de klarigoj kaj ekzemploj.Dum la projekto, la datumbazoj kaj leksikoj de Lingvohelpilo estas refarataj defunde, surbaze de nove kompilita kaj gramatike analizita kolekto de Esperanto-tekstoj el reta rikolto kaj aliaj fontoj. Krome ni revizias, korektas kaj ampleksigas la analizajn kaj erarmarkajn regulojn de la programo, por atingi pli bonan rekonon de eraroj kaj samtempe limigi la kvanton de falsaj aertoj.
La Projekto
La projekto kovras periodon de 15 monatoj, kun eko en januaro 2024. Ĝi finiĝos per elprova kaj pritaksa fazo, kiu permesos ankaŭ ŝanĝojn surbaze de uzantoproponoj. Lingvohelpilo-2 akiris financadon de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj estas realigata de la dana firmao GrammarSoft ApS.Projektfazoj
- Januaro– marto 2024: Kolektado de datenoj, kreado kaj etikedigo de tekst-korpusoj: reto, literaturo, revuoj, blogoj ktp.
- Januaro – junio 2024: Programado por porti Lingvohelpilon al la korektilo-infrastrukturo de GrammarSoft (RetMig)
- Marto 2024 – majo 2024: Ĉefa leksikografia fazo kaj integrigo de datenoj en la korektilon, aktualigo de vortaroj, erarolistoj
- Majo 2024 – decembro 2024: Ĉefa komputilgramatika fazo: Reguloj por morfosintaksa malambiguigo, parsado, eraro-rekonaj kaj -klasifikaj reguloj, vervortaj eraroj
- Julio 2024 – decembro 2024: Esperanto/Lingvohelpilo-specifaj adaptoj en la interfaco: JavaScript-programado, pedagogiaj tekstoj, interaga strukturo, uzantoagordoj
- Komence de 2025: Laborrenkontiĝo por helpantoj: Testado kaj uzanto-komentoj, kvalitotaksado
- Januaro – Marto 2025: Dua komputilgramatika fazo: Korektado kaj adaptado de reguloj laŭ komentoj, testado kaj kvalitotaksado. Laŭbezona reprogramado de la grafika uzanto-interfaco.
- 2025: Diskonigo: Partopreno en unu aŭ du sciencaj konferencoj
Realigantoj
La laboron pri la nova Lingvohelpilo estas farata de Eckhard Bick kaj Tino Didriksen, uzante la tekst-kontrolilan infrastrukturon de malgranda Dana lingvo-teknologia firmao, GrammarSoft. Eckhard Bick respondecas pri komputillingvistiko, leksikografi, korpusa laboro, kreado de gramatikaj kaj erarcelaj reguloj, pedagogiaj tekstoj, dezajno kaj administraj taskoj, dum Tino Didriksen okupiĝas pri programado de la uzantointerfaco, datumbazoj, retĉerpilo kaj integrigo kun operaciaj sistemoj kaj eksteraj programoj kiel ekz. Word.Kaj Eckhard kaj Tino kunlaboris en la origina Lingvohelpilo-projekto kaj vivtenis kaj prizorgis la sistemon poste, kun de-temp-al-tempaj ĝisdatigoj, en universitata servilo (Suddana Universitato).
Eksteraj helpantoj: Por sia lasta fazo kaj postaj ĝisdatigoj, la projekto serĉas kaj bonvenigas helpon de la esperanto lingvo-komunumo por kolektado de datenoj, testado ktp.
Profiloj
Dr. phil. Eckhard Bick estas komputillingvisto kun profesia kaj universitata fono en kaj medicino kaj lingvoj. De 1996 ĝis 2023 li laboris ĉe la Instituto por Lingvoj kaj Komunikado en Suddana Universitato (Odense). En 1999 li kunfondis la firmaon GrammarSoft, kiu specialiĝas pri gramatika etikedigo de tekstoj kaj produktoj kaj iloj kun rilato al tiu tasko. Eckhard Bick verkis komputilajn gramatikojn kaj vortarojn por la plej multaj ĝermanaj kaj romanidaj lingvoj kaj estas eksperto en la kampo de Constraint Grammar (Kunteksta Gramatiko). Li publikigis multajn sciencajn esplorojn pri korpusa lingvistiko kaj aŭtomata lingvoanalizo. Aktualaj esplortemoj kovras semantikan analizon, sociajn retojn, maŝintradukadon kaj tekst-korektilojn. Eckhard Bick havas longan historion en la Esperanto-movado, kaj kiel instruisto kaj esploristo. Interalie, li publikigis instrumaterialon (Tesi la testudo), vortarojn (ekz. Esperanto-Dana Vortaro) kaj diversajn aliajn verkojn. Li partoprenis en multaj Espereanto-projektoj, inter ili la origina Lingvohelpilo kaj du EU-projektoj, Lingvo.info and Multilingualism Accelerator.
Tino Didriksen estas sendependa programisto kaj softvaro-konsultisto kun profundaj scioj pri C, C++, Java, Perl, PHP, JavaScript, HTML, XML kaj administrado de serviloj kun la operacia sistemo Linux. Li kunlaboris kun Eckhard Bick kaj en la VISL-projekto ĉe Suddana Universitato (ekde 2004) kaj kadre de GrammarSoft (ekde 2007), helpante pri multaj malsamaj taskoj, inter ili la tekst-korektiloj de GrammarSoft kaj pluraj Esperanto-projektoj, nelaste la origina Lingvohelpilo (2007-2009). Krome, li laboras por Learn Greenlandic kaj la Gronlanda Lingvosekretariejo (Oqaasileriffik), kaj administras propran retbabilejon, pJJ Chats.
Kunlaborebloj
Ni bonvenigas ĉiuspecan helpon, pri diversaj taskoj kaj de kunlaboremuloj kun malsamaj spertoj, ekz.:- instruistoj kiuj povas kolekti informojn pri oftaj lingvaj eraroj, falsaj amikoj ktp.
- lingvistoj/gramatikistoj kiuj povas proponi regulojn por trovi kaj korekti gramatikajn erarojn
- studentoj pri (komputil)lingvistiko kiuj povas realigi diversajn suplementajn esplorojn pri Esperanto kiel lingvo;
- homoj kiuj ŝatas kaj povas bone testi softvaron kaj doni komentojn
- lingvemaj programistoj
- tradukistoj por traduki la metatekstojn de la interfaco kaj la pedagogiajn komentojn en pliajn lingvojn
Erarkolektado
Lingvohelpilo baziĝas je homverkitaj reguloj kiuj identigas kaj proponas korektojn pri la tre diversaj eraroj kiujn povas fari Esperanto-uzantoj. Por laŭeble bone fari tiujn regulojn, estas grave havi buntan materialojn kun erarekzemploj. Se vi ŝatus helpi pri kolektado de erarekzemploj, tio multon signifus por la projekto!Se vi kompilas liston de erartipoj, gravas ke vi notas jenajn informojn:
- La tuta frazo, en kiu aperis la eraro, por reteni la kuntekston
- La eraro mem kaj la korekto
- Pri kiu tipo de eraro temas? Ortografia, gramatika, vortelekta? Falsa amiko? Neologismo?
- Eventuale informoj pri la fonto: reto, gazeto, mesaĝilo ktp.? Lernanto aŭ bona lingvouzanto?
Pedagogiaj komentoj
En la agordoj vi trovas liston de erartipoj. Se vi konas, aŭ volas nove krei, bonan kaj pli longan tekston pri iu temo, kun klarigoj, ekzemploj kaj eble ekzercoj pri la konkreta erartipo, ni povas ligi tian tekston kiel plian materialon al la ekzistanta, mallonga klarigo. Tiel, en multaj lokoj, ni jam uzas ligojn al la instru-retejo Lernu!Testado
Kvankam la nova Lingvohelpilo ankoraŭ ne estas finita, jam eblas testi diversajn aspektojn de ĝi. Se vi ie trovas tekstojn kun eraroj, kopiu la koncernajn frazojn kaj enmetu ilin en la retinterfacon por vidi, ĉu aŭ ĉu ne Lingvohelpilo sukcesas trakti ilin. Fine de la projekto ankaŭ indas testi la teknikan funkcion de la programo, en diversaj retumiloj, komputiloj, poŝtelefonoj ktp., aŭ la integriĝon kun Word kaj Google Docs.Memoru, ke la ĉefa celgrupo de Lingvohelpilo estas komencintoj kaj progresintoj, do lingvouzantoj, kiuj ne faras pli ol 1-2 erarojn en la sama frazo. Gramatikkontrolado, kaj certagrade ortografia kontrolado, ne tre bone funkcias kun multaj eraroj samtempe, ĉar tiam la rekonkunteksto de iu eraro mem riskas esti erara.
Financa subteno
Por certigi altan kvaliton kaj kontinuan evoluon de la projekto, ĉiam bonas havi ian financan bazon. Vi povas donaci al la projekto tra ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu financas ĝin. Volonte inidiku la celon de via donaco, kaj kontaktu nin se vi bezonas pli da informoj.Grandan antaŭdankon pro via helpo!
Pli da informoj
Kio estas la diferenco inter ortografia kaj gramatika kontrolado?
Literumkontroliloj kontrolas nur la literumon de unuopaj vortoj, dum gramatikkontroliloj celas kapti erarojn kaŭzitajn ne de simpla misliterumo, sed de uzado de malĝusta (eĉ se ĝuste literumita) vortformo, kiel ekzemple konfuzo inter -i kaj -as aŭ manko de akuzativo.Kiel funkcias la aŭtomata tekstanalizo de Lingvohelpilo?
Kaj por la baza lingva analizo kaj por la markado de gramatikaj eraroj uziĝas t.n. Constraint Grammar-reguloj (CG, Kunteksta Gramatiko). La metodo uzas la frazokuntekston, kune kun leksikaj kaj morfologiaj informoj, por etikedigi vortojn pri vortklaso, fleksio, sintaksa funkcio, semantika kategorio ktp. Por la baza lingva analizo ni uzas la parsilon EspGram, al kiu aldoniĝas la erarcelaj reguloj de Lingvohelpilo mem.Vi povas trovi liston de kategorioj uzataj de EspGram, kaj elprovi ĝin en la retejo de la VISL-projekto.
Kiuj tekstoj estis uzataj dum la kreado de Lingvohelpilo?
Temas pri la esperanta parto de la korpuso-kolekto de CorpusEye, kiu estis ampleksigita kaj re-etikedigita kadre de la projekto. Ĝi ampleksas pli ol 210 milionojn da vortoj, kaj konsistas el:- klasika kaj tradukita literaturo
- kolektoj de revuoj (Revuo Esperanto, Monato, Kontakto, tejo-tutmonde, El Popola Ĉinio, Eventoj)
- Vikipedio
- Rikolto de retaj tekstoj, blogoj ktp.
Ĉu ekzistas sciencaj publikaĵoj pri EspGram, Constraint Grammar, la korpusoj kaj la metodoj uzataj en la korektilo?
Jes, vi povas trovi ilin en la listo de VISL-publikaĵoj:- Bick, Eckhard (2023). VISL & CG-3: Constraint Grammar on the Move: An application-driven paradigm. In: Arvi Hurskainen, Kimmo Koskenniemi & Tommi Pirinen (eds.), Rule-Based Language Technology. NEALT Monograph Series vol. 2, pp. 112-140. University of Tartu. ISSN 1736-6291
- Bick, Eckhard (2020). Syntax and Semantics in a Treebank for Esperanto. In: Calzolari, Nicoletta et al. (eds.), Proceedings of the 12th International Conference on Language Resources and Evaluation, LREC2020 (Marseille, May 2020). pp. 5122-5129. ACL / ELRA
- Bick, Eckhard (2019). Automatic Generation and Semantic Grading of Esperanto Sentences in a Teaching Context. In: Alfter, David et al. (eds.) Proceedings of the 8th Workshop on NLP for Computer-Assisted Language Learning (NLP2CALL at NoDaLiDa, Sept. 2019, Turku, Finland). NEALT Proceedings Series Vol. 39 & ACL Anthology W19-6302, pp. 10-19. LiU Electronic Press & ACL. ISBN 978-91-7929-998-9
- Bick, Eckhard (2018). Arbobanko - A Treebank for Esperanto. In: Proceedings of CICLing 2018 - 19th International Conference on Computational Linguistics (Hanoi, March 2018), forthcoming (preprint, LNCS - Lecture Notes in Computer Science, Springer)
- Bick, Eckhard (2016). A Morphological Lexicon of Esperanto with Morpheme Frequencies, In: Calzolari, Nicoletta et al. (eds.), Proceedings of the 10th International Conference on Language Resources and Evaluation, LREC2016 (Portorož, May 23-28, 2016). pp. 1075-1078. ISBN 978-2-9517408-9-1
- Bick, Eckhard (2015). DanProof: Pedagogical Spell and Grammar Checking for Danish. In: Galia Angelova, Kalina Bontcheva & Ruslan Mitkov: Proceedings of RANLP 2015 (Hissar, Bulgaria, 7-9 Sept. 2015). pp. 55-62. ISSN 1313-8502, ISBN 781510813281
- Bick, Eckhard (2015). La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto. In: Christer Kiselman & José Vergara (eds.): De esperanta korpuso ĝis islanda lingvopolitiko - Aktoj de la 36-a Esperantologia Konferenco en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, Rejkjaviko 2013. pp. 7-17. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 978-92-9017-125-6
- Bick, Eckhard (2011). WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. In: Constraint Grammar Applications, Workshop at NODALIDA 2011, Riga, Latvia. (forthcoming: NEALT Proceedings Series, Vol. 14, pp. 8-16. Tartu: Tartu University Library. ISSN 1736-6305)
- Bick, Eckhard (2011), WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto. In: Modernaj teknologioj por Esperanto (Proceedings of KAEST 2010, Modra, Slovakia). pp. 28-41. Espero/E@I, Partizánske. ISBN 978-80-89366-10-1
- Bick, Eckhard (2011), DeepDict - Konteksta reta vortaro de vera lingvouzo, In: Modernaj teknologioj por Esperanto (Proceedings of KAEST 2010, Modra, Slovakia). pp. 15-27. Espero/E@I, Partizánske. ISBN 978-80-89366-10-1
- Bick, Eckhard (2009). A Dependency Constraint Grammar for Esperanto. Constraint Grammar Workshop at NODALIDA 2009, Odense. NEALT Proceedings Series, Vol 8, pp.8-12. Tartu: Tartu University Library. (ISSN 1736-6305)
Kontaktu nin
Eckhard Bick (lingvistikaj demandoj, pedagogio, korpusoj, esploroj, plublikaĵoj) [en esperanto aŭ la angla]Tino Didriksen (teknikaj demandoj, programado, interfaco) [en la angla]
Lingvohelpilo estas senkosta, ĉu kun aŭ sen ensaluto. Kun persona uzantokonto vi havas aliron al personaj agordoj kaj uzantovortaro.
Daŭrigu sen ensaluto
Krei uzantkonton Ensaluti
Daŭrigu sen ensaluto
Krei uzantkonton Ensaluti